Dispraksio estas dumviva misfunkcio de kunordigo kaj evoluo, kiu aperas pli ofte ĉe viraj ol inaj homoj. Ĉirkaŭ 8 ĝis 10%[1] el ĉiuj infanoj estas trafitaj (Dyspraxia Trust, 1991).

Ripley, Daines kaj Barrett diras, ke kun "evoluinta dispraksio malfacilas igi sian korpon fari tion kion oni volas, tiam kiam oni volas ke ĝi faru tion", kaj ke tiuj malfacilaĵoj estas konsiderindataj kiel gravaj, kiam ili malhelpas normalajn agadojn, kiujn oni atendas de infanoj de certa aĝo.

Ekzistas diversaj tipoj de dispraksioj. Ekzemple disartrio estas dispraksio pri elparolado.

Dispraksio estas malsano malofte konata, ĉar ofte oni ne konscias pri ĝi, opiniante ke temas pri intelekta malfruo aŭ ne-volo de la infano.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. 8 ĝis 10% laŭ la germana vikipedio, 3 ĝis 6% laŭ la franca.

Eksteraj ligiloj redakti