Distingokapablo (optiko)

(Alidirektita el Distingkapablo)

Distingokapablo estas kapablo de fotilo aŭ alia sistemo aparte fari en bildo proksimajn unu al la alia punktojn aŭ liniojn.

Simpla (ne bilda) distingokapablo estas mezurata kiel kvanto da distingeblaj linioj en unuo de longo sur objekto. Ĉi tie ĉi tiu atributo diferencas de bilda distingokapablo ĉar bilda distingokapablo estas mezurata kiel distanco en bildo, sed ne sur objekto.

Angula distingokapablo estas distingokapablo mezurata en unuoj de angulo, ĝi egalas al distingokapablo dividita per malproksimeco de la objekto. Angula bilda distingokapablo estas pli uzebla kiam la objekto estas ĉe malfino, kiel en astronomio.