La distrikto Ozjorsk (ruse Озёрскский район, latinliterigite Ozjorskskij rajon) estas municipa distrikto de la Kaliningrada provinco en la Rusia Federacio - laŭ la administra reformo de 2008 unu el dek sep municipaj distriktoj kaj sep urbaj distriktoj de la provinco. Laŭ la stato de tiu administra reformo la distrikto kovras areon de 871 kvadrataj kilometroj. En 2010 ĝi havis 15 322 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 18 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro. Administra centro estas la samnoma urbo Ozjorsk, cirile Озёрск, ĝis la jaro 1938 germane nomita Darkehmen, inter la jaroj 1938 kaj 1946 laŭ dekreto de Nazia Germanio Angerapp. Tiu vorto origine estis la nomo de loka rivereto, ruse nomata Анграпа (Angrapa), litove Angrapė kaj pole Węgorapa - la origina nomo angurys-ape el la formortinta praprusa lingvo havas la signifon "angila rivero"; la unua silabo "ang..." videbligas la hindeŭropan vortaran parencecon inter la antikva praprusa kaj la moderna lingvo Esperanto.

Distrikto Ozjorsk
municipa distrikto
FlagoBlazono
urba distrikto de Rusio [+]

LandoRusio

ĈefurboOzjorsk
- koordinatoj54° N, 22° O (mapo)54.4166666722.01666667Koordinatoj: 54° N, 22° O (mapo)
Areo877 km² (87 700 ha) [+]

Loĝantaro13 384 [+] (2019)
Denseco15,26 loĝ./km² [+] [+]
HorzonoKaliningrad Time [+]

Distrikto Ozjorsk (Tero)
Distrikto Ozjorsk (Tero)
situo de la distrikto en la Kaliningrada provinco

Distrikto Ozjorsk (Kaliningrada provinco)
Distrikto Ozjorsk (Kaliningrada provinco)
DEC
Distrikto Ozjorsk
Distrikto Ozjorsk

Map
Distrikto Ozjorsk

Vikimedia Komunejo:  Ozyorsky District, Kaliningrad Oblast [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
la rivereto Анграпа (Angrapa) respektive germane Angerapp proksime de la urbo Ozjorsk