Dobrinj estas nomo de komunumaro en nordoriento sur insulo Krk, Kroatio, kiu konsistas el komunumoj Čižići, la samnoma Dobrinj, Dolovo, Gabonjin, Gostinjac, Donja kaj Gornja Hlapa, Klanice, Klimno, Kras, Meline, Polje, Rasopasno, Rudine, Soline, Sužan, Sveti Ivan Dobrinjski, Sveti Vid Dobrinjski, Šilo, Tribulje, Žestilac kaj Županje. La komunumaro havis 1980 loĝantojn en 2001.

Historio redakti

La nomo Dobrinj estis unuafoje menciita (derivata de la kroata vorto dobro, eo bona) en 1100, en la t.n. „Dokumento de ‚granda‘ Dragoslav“ (Listina slavnog Dragoslava) kaj referencis tiam je la kastela, korta burgo, kiu formas hodiaŭ kernon de la samnoma loko.

Vidindaĵoj redakti

 
Preĝejo al Sankta Stefano

La komunumo Dobrinj havas du malnovajn pregeĵojn, unu al Sankta Stefano el la jaro 1100 kaj alia al Antonio de Paduo el la 14-a jarcento. Tiu lasta estas uzata por artaj ekspozicioj. Pliaj kulturaj ofertoj estas la ekspozicio de kolektaĵo de sakralaj objektoj, etnografia muzeo kun lokaj uzitaj objektoj same art-galerio Infeld.

En pliaj komunumoj troviĝas ne malpli ol 30 plaij sakralaj konstruaĵoj, al kies plej gravaj apartenas la fruromanisma kapelo al Sankta Veit, donacita en 1100 fare de Dragoslav, en Sv. Vid Dobrinjski same la kapelo al Sankta Klemento konstruita en ĉ. 1480 en Klimno, kiu havas valoran altaran linteksaĵon (Palla_corporis). Plia turisma allogaĵo estas la vizitebla stalaktita kaverno de Biserujka ĉe Rudine, same la t.n.„Blato“ ĉe Meline, fajnagruza ŝlimo (ŝliko), pri kiu asertas precipe la luantoj, ke ĝi havas eksterordinaran kuracigan efikon.

Eksteraj ligiloj redakti