Docklands Light Railway

Docklands Light Railway (DLR) estas aŭtomatigita malpeza metroo ĉefe servanta la renovigitan areon Docklands de Londono kaj disponiganta rektan ligon inter la du gravaj financaj distriktoj de Londono, Canary Wharf kaj la City de Londono. Unue malfermita la 31-an de aŭgusto 1987, la DLR estis plilongigita plurajn fojojn, donante totalan itineron de 38 km. Linioj nun atingas norde al Stratford, sude al Lewisham, okcidente al Tower Gateway kaj Bank en la financa distrikto City de Londono, kaj oriente al Beckton, Flughaveno London City kaj Woolwich Arsenal. Pliaj plilongigoj estas pripensitaj.

Docklands Light Railway
DLR en stacio Shadwell
DLR en stacio Shadwell
rapidtramo • automated rapid transit • fervoja linio
Ĝeneralaj informoj
Loko Granda Londono, Anglio
Transportsistema speco Malpeza Metroo
Komenco de trafiko 31-a de aŭgusto 1987
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 38 km
Nombro de linioj 7
Nombro de veturiloj 149
Nombro de stacioj 45
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 435 mm
Posedanto Docklands Light Railway Ltd
Transportisto KeolisAmey Docklands Limited
vdr


Mapo

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti