Dometo de la Princo

La Dometo de la Princo, (hispane Casita del Príncipe), estas unu el la rezidejoj de la reĝa hispana familio. Ĝi estas novklasika palaceto de la fino de la 18-a jarcento, kiu troviĝas en la madrida kvartalo El Pardo (Hispanio).

Dometo de la Princo
konstruaĵo
Bazaj datoj
Arkitekto Juan de Villanueva vd
Lando Hispanio vd
Situo Pardo
Situo
Geografia situo 40° 31′ 24″ N, 3° 46′ 43″ U (mapo)40.52333333-3.77861111Koordinatoj: 40° 31′ 24″ N, 3° 46′ 43″ U (mapo)
Dometo de la Princo (Madrido)
Dometo de la Princo (Madrido)
DEC
Dometo de la Princo
Dometo de la Princo
Lokigo de Madrido en Hispanio
Situo de Dometo de la Princo
Map
Dometo de la Princo
vdr
Dometo de la Princo de El Pardo (Madrid), verkaĵo de Juan de Villanueva en la 18-a jarcento.
Ĝardenoj apud la palaceto.

Historio redakti

La konstruaĵo situas apud la Reĝa Palaco El Pardo, en la samnoma monto, larĝa arbara regiono historie apartenanta al la hispana monarkio, kiu uzis ĝin por ĉasado. Ĝi estis konstruita en 1784 kiel ĉaspavilono, por la uzado de Karlo la 4-a, tiam Princo de Asturio, laŭ la mendado de lia patro, la reĝo Karlo la 3-a. La dometo estas verkaĵo de la madrida arkitekto Juan de Villanueva, kiu kreis dezajnon antaŭe provitan en la Supra Dometo kaj la Malsupra Dometo, ambaŭ starigitaj en El Escorial.

En 1950 ĝi estis restaŭrita post pluraj jaroj da abandono. Ĝi estis la rezidejo de la fraŭla Johano Karlo la 1-a, nuna reĝo de Hispanio. En la unua jaroj de la 21-a jarcento ĝi estis malfermita al la publiko.