Domo Gallardo (hispane Casa Gallardo) estas konstruaĵo de Madrido, Hispanio, situanta en unu el la anguloj de la centra Placo Hispanio (Plaza de España). Temas pri unu el la ŝlosilaj verkoj de la lasta etapo de la madrida modernismo. Verko de arĥitekto Federico Arias Rey, Domo Gallardo estis projektita en 1911 kiel rekonstruo de la konstruaĵo kiu antaŭe okupis la lokon kie ni povas trovi ĝin hodiaŭ kaj kiu estis finkonstruita en 1914. Ĝi estis deklarita bieno de kultura intereso (bien de interés cultural) en 1997.
Karakterizaĵoj
redakti
La fasado de la konstruo estis riĉe dekoraciita per organikaj elementoj kiuj grimpas tra malsamaj enirejoj kaj elirejoj kiuj formas la balkonojn. La aŭtoro enkondukis oportunajn feraĵojn kiuj donas al la tuto unikan belecon. Kun klaraj tonoj, la muroj kontrastas kun la tegmento, kovrita per platoj de ardezo. En la granda kupolo kiu kronas la angulon de la konstruaĵo elstaras litero "G", karakteriza de Gallardo.
-
Domo Gallardo
-
Domo Gallardo
-
Kupolo kaj litero "G"
-
Turo Madrido kaj Domo Gallardo
Eksteraj ligiloj
redakti
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Casa Gallardo en la hispana Vikipedio.