La Domo de Abbasioj estas granda historia doma muzeo en Kaŝano, Irano. Ĝi estis konstruita dum la lastaj jardekoj de la 18a jarcento kaj apartenis al riĉa komercisto de glasoj.[1][2] Ĝi estas parte transformita en te-domon, tradician restoracion kaj malgrandan butikon.[2][3] Aliaj tiaj domoj en Kaŝano inkluzivas la jenajn: la Domo de Boruĝerdioj, la Domo de Tabatabaioj kaj la Domo de Amerioj.

Domo de Abbasioj
domego • kultura havaĵo [+]
Koordinatoj33° 58′ 35″ N, 51° 26′ 26″ O (mapo)33.97627777777851.440444444444Koordinatoj: 33° 58′ 35″ N, 51° 26′ 26″ O (mapo)

Konsekro1836

Domo de Abbasioj (Irano)
Domo de Abbasioj (Irano)
DEC
Domo de Abbasioj
Domo de Abbasioj

Map
Domo de Abbasioj
Vikimedia Komunejo:  Abbasi House [+]
vdr

Strukturo redakti

La Domo de Abbasioj konsistas el pluraj kortoj kaj mult-etaĝaj konstruaĵoj kaj estas ornamita per gipsaj reliefaĵoj, spegulaĵoj kaj vitraloj.[2] Unu el la ĉambroj havas plafonon desegnitan per spegulaj pecetoj por doni la impreson de stelplena ĉielo sub la dumnokta briletado de kandellumo. Sekretaj trapasejoj estis ankaŭ konstruitaj ene de la domo.

Panorama vidaĵo de la Domo de Abbasioj.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. "Iran's Beauties in Photos: Abbasi House". Tasnim News Agency. 22a de marto 2017.
  2. 2,0 2,1 2,2 "Khan-e Abbasian". Lonely Planet. Alirita la 26an de julio 2018.
  3. "Khan-e Abbasian". Lonely Planet. Alirita la 8an de aprilo 2019.