La Domo de Amerioj estas granda historia domo en Kaŝano, Irano. Ĝi estis origine konstruita kiel familia loĝejo dum la regado de la zanda dinastio por Aga Ameri (laŭvorte el la persa: Sinjoro Ameri), la guberniestro de Kaŝano kaj estas nun restarigita kaj transformita en tradicia-stilan hotelon.[1][2][3]

Domo de Amerioj
domego
Bazaj datoj
Konstrustilo Zand architecture • Qajar architecture vd
Lando Irano vd
Situo Kaŝano
Situo
Geografia situo 33° 58′ 30″ N, 51° 26′ 31″ O (mapo)33.97551.4419Koordinatoj: 33° 58′ 30″ N, 51° 26′ 31″ O (mapo)
Domo de Amerioj (Irano)
Domo de Amerioj (Irano)
DEC
Domo de Amerioj
Domo de Amerioj
Situo de Domo de Amerioj
Map
Domo de Amerioj
Retejo http://sarayeameriha.com/
vdr
La norda ejvano (balkono) en korto de la Domo de Amerioj.

Kiel la aliaj historiaj domoj, kiuj troviĝas proksime de ĝi, la Domo de Amerioj estis difektita pere de tertremoj dum la 18a jarcento kaj estis rekonstruita en la 19a jarcento.[1] Ĝi estas unu el la eminentaj historiaj domoj de Kaŝano, kune kun la Domo de Boruĝerdioj, la Domo de Tabatabaioj, la Domo de Abbasioj, kaj aliaj.[4]

Strukturo redakti

La Domo de Amerioj estas grandega posedaĵo de 9,000 kvadrataj metroj (97,000 futoj). Ĝi enhavas multajn ĉambrojn, du banejojn kaj sep kortojn kun ĝardenoj kaj fontanoj.[1][3] La ĉefa strukturo estas farita de briko. Koto kun pajloj estas uzitaj en la izolaĵoj. La internaj spacoj estas ornamitaj per gipso kaj spegulaĵoj .[2]

Bildaro redakti


Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 "Kashan, a Lesson in Authenticity, Architecture". Financial Tribune. 8a de februaro 2015.
  2. 2,0 2,1 "Ameri House: A Historical House in Iran's Kashan". Tasnim News Agency. 17an de novembro 2017.
  3. 3,0 3,1 "Restoring Iran's Heritage of Magnificent Homes in an Age of High Rises". The New York Times. Erdbrink, Thomas (9a de januaro 2013).
  4. "200 Iranian historic houses to undergo restoration by March 2017". Tehran Times. 28a de aŭgusto 2016.