Domo de Esperanto en Gbodjetin-Kotonuo
La Domo de Esperanto situas en Kotonuo, Benino, en kvartalo Gbodjetin, en strato "Von en face du bar Zéro Souci". Ĝin fondis Privas Tchikpe, prezidanto de "Scio Sen Bariloj" en la jaro 2012. Ĝi povas gastigi ĝis 20 personojn. Ĝi entenas lernolibrojn, legolibrojn. Laŭ preciza horaro persono deĵoras kaj akceptas la vizitantojn.