Domo de familio Gudoviĉ

Domo № 21 laŭ Brjus-strateto estas unu el malnovaj konstruaĵoj de Moskvo (Rusio), situas laŭ Brjus-strateto proksime al strato Tverskaja en centro de Moskvo. En eko de 19-a jarcento ĝin posedis filoj de grafo Gudoviĉ. Ĝis nun restis nur parto de granda konstruaĵo; nun ĝin okupas Ministerio pri edukado kaj scienco de Rusio.

Brjus-strateto (vido de Tverskaja); domo 21 videblas dekstre

Tie dum nelonga tempo loĝis kreinto de lingvo Esperanto Ludoviko Zamenhof estante studanto de Moskva Universitato kaj kelkaj aliaj vaste konataj homoj.

Historio redakti

19-a jarcento redakti

En eko de 19-a jarcento la domo estis posedata de grafo Ivan Gudoviĉ (dum 18091812 li estis estro de Moskvo). Post lia morto en morto en 1820 la domon ekposedis (po duono) liaj filoj Andrej (17821867) kaj Kirill (17771856)[1].

Dum 18261829 tie luis ĉambron patrino de decembristoj Nikita kaj Aleksandr Muravjov. Ĉi tie kolektiĝadis kaj ricevadis informon pri la ekzilintajn decembristoj iliaj amikoj kaj parencoj[1].

 
 
 
Ivan Gudoviĉ Andrej Gudoviĉ Suĥovo-Kobilin

Dum 18471849 en duono de Andrej Gudoviĉ loĝis estonta fama verkisto Aleksandr Suĥovo-Kobilin najbare kun sia koramikino el Parizo Luiza Simon-Demanŝ. Tie en 1850 okazis mortigo de Luiza tute ŝanĝinta sorton de la verkisto[1].

Iom poste la domon ekposedis militisto Andrej Miĥajloviĉ Miklaŝevskij. En 1898 la domo estis denove dekorita ekstere laŭ projekto de arkitekturisto Rodionov, sur ĝi aperis blazono de Miklaŝevskij-familio kun devizo "IN DEO SPES MEA" (Dio estas mia espero) kaj unuaj komencliteroj de la posedanto "AM"[1].

20-a jarcento redakti

En 1900 la domon heredis filino de Miklaŝevskij — grafino Olsufjeva. En 1910-aj jaroj tie situis loĝejo kaj laborejo de Piliĥin — onklo de Georgij Konstantinoviĉ Ĵukov (Georgij mem dum kelkaj jaroj estis lia helpanto). Poste en la domo estis meblitaj ĉambroj (tipo de nemultekosta hotelo), kinejo, alkoholotrinkejoj[1].

Adreso de la domo tiam estis laŭ strato Tverskaja № 27. En fino de 1930-aj jaroj dum plivastigo de Tverskaja parto de la konstruaĵo estis malkonstruita (restis nur duono posedita de Andrej Gudoviĉ); alia parto estis per relvojo transportita pli malproksimen en Brjus-strateto (tiam nomata Neĵdanova-strato)[1].

Dum epoko de Sovetunio tie situis Ŝtata komitato de Sovetunio pri scienco kaj tekniko[1].

Nuntempe la domon okupas Ministerio pri edukado kaj scienco de Rusio.

Rilato al Zamenhof redakti

 
Ludoviko Zamenhof

Ludoviko Zamenhof loĝis en Moskvo dum 18791881 studante medicinon en universitato. Ĝis nuntempo restis nemulte da informo pri adresoj de Ludoviko Zamenhof en Moskvo. En 1929 en revuo La Nova Epoko aperis artikolo "Zamenhof en Moskvo" verkita de Nikolao Nekrasov, tie li rakontis pri kolektita de li informo. Laŭ informo trovita de Nikolao Zamenhof luis ĉambron en domo de Miklaŝevskij (li okupis ĉambron № 49). Esperantisto Ergard Budagjan esplorinte dokumentojn konkludis ke Zamenhof ekloĝis tie ne pli frue ol en 1881 post sia reveno el Varsovio[2]. Antaŭaj adresoj de Zamenhof ne estas ĝuste konataj.

En libro "Vojaĝo en Esperanto-lando" de Boris Kolker la domo estis nomata unu el plej memorindaj lokoj[3]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 Artikolo pri domo de Gudoviĉ Arkivigite je 2017-03-24 per la retarkivo Wayback Machine (ruse)
  2. Ergard Bagramjan. Studento Zamengof en Moskvo - Scienco kaj kulturo, 2012, n-o 1, p. 4-6 (aŭtora traduko ruslingve Arkivigite je 2014-11-29 per la retarkivo Wayback Machine)
  3. B.Kolker. "Vojaĝo en Esperanto-lando". Moskvo, eldona grupo "Progress", 1992.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti