Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Dorothy Henderson (1900-1986) estis kanada esperantistino kaj mecenato de Esperanto.

Dorothy Henderson
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1899 (1899-11-30)
Morto 30-an de novembro 1985 (1985-11-30) (86-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Kanado
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

El ĉiuj ĉambroj en la domo de UEA la unua, kiu en 1963 ricevis "donacanton", estis la "Kanada Ĉambro", kiu servas kiel biblioteko. S-ino Henderson ne nur pagis por la ĉambro, por la rajto doni al ĝi nomon, ŝi ankaŭ donacis la por tiu biblioteko aparte kreitan ligno-skulptitan meblaron, en kies seĝoj troviĝas la blazonoj de ĉiuj kanadaj provincoj. (Revuo Esperanto 1963/5)

Filino de kunfondinto de General Motors, nun giganta internacia entrepreno, ŝi ja disponis pri pli da mono ol la plej multaj homoj. Tre malofte riĉuloj disdonas sian monon tiel malavare kiel Dorothy Henderson. Ne nur asocioj kaj multaj individuoj en Esperantujo ricevis monon de ŝi. Ŝi same malavare subtenis la Asocion por Unuiĝintaj Nacioj, sian eklezion kaj multajn individuojn.

Ŝi aŭdis Esperanton la unuan fojon kiam Eizo Itoo, la konata japana Oomotano, faris paroladon al la mondfederistoj en Toronto, kiun Vilma Eichholz interpretis anglen. Poste ŝi vizitis s-inon Eichholz por detale informiĝi pri Esperanto, kaj petis ŝin, instrui ŝin kaj ŝiajn amikojn. S-ino Eichholz en la komenco timis havi postuleman, pli ol 60-jaran milionulinon en la kurso, sed montriĝis, ke ŝi estis la plej diligenta el ĉiuj. Kursofine ŝi jam donis siajn Esperantajn poemojn por korekto!

S-ino Henderson prenis privatajn Esperanto-lecionojn de Agnes Nii,la fratino de Hilda Dresen, kaj poste pasis la ekzamenon por kursgvidanto kaj ankaŭ instruis Esperanton. Ŝi verkis ok publikigitajn librojn [anglalingvajn] kaj multajn artikolojn, en kiuj ŝi ofte menciis Esperanton. Pri ŝiaj impresoj pri 46-a U.K. ŝi sukcesis aperigi grandan artikolon en grava Kanada ĵurnalo.