Droste je Vischering

familio

Droste je Vischering estas la nomo de vestfala nobela gento. La nobeloj Droste je Vischering apartenas al la pranobelaro de la Princepiskopujo Monastero kaj al la plej gravaj familioj de Monasterlando. Grafaj kaj baronaj branĉoj de la familio ekzistas ĝis nuntempe.

Kastelo Vischering ĉe Lüdinghausen, prasidejo de la familio

Droste je Senden estas de ununura gento kaj blazono kun je Vischering. La baronoj Droste je Senden ankaŭ ekzistas ĝis nun.

Neniu genta parenceco tamen ekzistas kun aliaj vestfalaj gentoj kun la nomo Droste, ekzemple kun Droste je Erwitte kaj Droste je Hülshoff.

Eksteraj ligiloj redakti