Vestfalio

regiono en Germanio
(Alidirektita el Vestfalujo)

VestfalioVestfalujo estas la nomo de historia germana regiono, de historia reĝolando, de prusa provinco kaj nun parto de la moderna federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Federacia Respubliko Germanio.

Vestfalio
Regiono
Flago
regiono [+]

LandoGermanio

- koordinatoj52° 0′ 0″ N, 8° 0′ 0″ O (mapo)528Koordinatoj: 52° 0′ 0″ N, 8° 0′ 0″ O (mapo)
Areo7 802 km² (780 200 ha) [+]


Vestfalio (Tero)
Vestfalio (Tero)

Vestfalio (Nordrejn-Vestfalio)
Vestfalio (Nordrejn-Vestfalio)
DEC

Map
Vestfalio
Vikimedia Komunejo:  Westphalia [+]
vdr

La historia regiono dividiĝas inter la nunaj federaciaj landoj Nordrejn-Vestfalio kaj Malsupra Saksio, temas do pri nordokcidenta Germanio. Kelkaj gravaj urboj estis Münster, Dortmund kaj Osnabrück.

Mapo de la iama distrikto Westfalen, aperinta 1710–1730

Duklando Vestfalio redakti

Vidu ĉefartikolon: Duklando Vestfalio

Duklando Vestfalio estis historia teritorio en la Sankta Romia Imperio kaj apartenis ĝis 1803 al la elektoepiskopujo Kolonjo.

Reĝlando Vestfalio redakti

Vidu ĉefartikolon: Reĝlando Vestfalio

La Reĝolando Vestfalio estis kreita de Napoleono, kaj ĝi ekzistis de 1807 ĝis 1813 kaj membris en la Rejna Konfederacio. Fakte tiu reĝolando, kun Ĵeromo (frato de Napoleono) kiel reĝo, ne entenis plurajn historiajn partojn de Vestfalio sed aliflanke ja havis plurajn regionojn de nuna norda Hesio.

Prusia provinco redakti

Vidu ĉefartikolon: Provinco Vestfalio

En 1815, Vestfalio fariĝis provinco de Prusio kaj ricevis la nunan formon.

Parto de Nordrejn-Vestfalio redakti

En 1946 Vestfalio fariĝis parto de la nova federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Tiu ŝtato konsistas el du "landopartoj", nome (norda) Rejnlando kaj Vestfalio-Lippe, cetere el kvin provincoj (germane Regierungsbezirke), el kiuj tri estas partoj de Vestfalio-Lippe: Okcidenta Vestfalio (Münster), Orienta-Vestfalio-Lippe (Detmold), Suda Vestfalio (Arnsberg).

Geografio redakti

La Vestfala Golfo, ankaŭ Monasterlanda Golfo, estas ebena pejzaĝo, kiu esence lokas en Vestfalujo kaj nur malgrandegaparte en norda Rejnlando (ekstrema sudokcidento) kaj Malsupra Saksujo (randaj regionoj en la nordo). Ĝi estas, post la Kolonja Golfo kaj kune kun la okcidente alligiĝa Malsuprorejna Malaltebenaĵo, la dua plej suda parto de la Nordgermana Malaltebenaĵo.

Lingvo redakti

Noto: PIV (ankaŭ la nova) enhavas kiel radikon nur Vestfali', dum la vestfaloj mem uzas ankaŭ la radikon vestfal' (por homo).

Vidu ankaŭ redakti