dsDNA Virusoj - dufadenaj DNA Virusoj - ekzemploj:

  • virusoj infektantaj Eŭbakteriojn kaj Arkeojn, ankaŭ nomitaj bakteriofagoj/fagoj (ekz-e. la Podoviridae, fagoj de E coli);
  • virusoj de superaj animaloj (Pox/Poks-, Herpes/Herpet-, Adeno-, Papovaviridae);
  • virusoj de insektoj (Baculo/Bakulo- kaj Irido- kaj Polydnaviridae/Polidnaviridae);
  • virusoj de eŭkariotaj algoj (Phycodnaviridae/Fikodnaviridae);
  • virusoj de fungoj.

Ili varias laŭlonge:

  • 5-8 kb (Papovaviridae) kb=kilobazoj (1000 bazoj) da DNA
  • ĉirkaŭ 30-40 kb (fago lambda kaj Adenoviridae)
  • ĝis ĉirkaŭ 200 kb (Baculoviridae/Bakuloviridae)
  • ĝis/supren 300 kb (Herpes/Herpet- kaj Pox/Poks- kaj Irido- kaj Phyco/Fikodnaviridae).

La plej malgranda prokariota genom-longo estas proksimume 600 kb (E coli = 4000 kb) Ili povas havi:

  • cirklajn genomojn (Papova- kaj Baculo/Bakulo- kaj Poly/Polidnaviridae);
  • liniajn genomojn (Adeno- kaj Herpesviridae, kelkaj fagoj);
  • cirklajn-permut-liniajn genomojn (fago T4, kelkaj Iridoviridae);
  • liniajn genomojn kun kovalente fermitaj ekstremaĵoj (Pox- kaj Phycodnaviridae).

Ĉiuj virusoj escepte Polydnaviridae havas unu-komponaĵ-genomojn; la escepto havas plurajn komponaĵojn kun averaĝa longo inter 2 - 20 kb.

Replikiĝo de la virusoj ĉiam okazas per duon-konservema maniero favore de la ĉelajn genojn; tamen, pli etaj cirklaj genomoj (ekz-e. Papovaviridae) replikiĝas per bidirektaj replikiĝaj forkoj el komuna origino, kiel kelkaj plasmidoj. Ĉe la virusoj de Eŭkariotoj, replikiĝo ĉefe okazas en la nukleo, helpe de ĉel-enzimoj kiel polimerazoj, metilazoj, ktp. Tamen, la replikiĝo de Poksvirusoj, de kelkaj Bakulovirusoj (granuloz-grupo), kaj parto de la replikiĝo de iridovirusoj, okazas en virus-specifitaj "inklud-korpoj" en la citoplasmo, helpe de virus-koditaj enzimoj, kies plej grava grupo estas tiu de DNA-dependaj DNA polimerazoj.

Replikiĝo de dsDNA Virusoj (mi pardonpetas pro la anglaĵoj):

http://www.uct.ac.za/microbiology/tutorial/dsdnarep2.gif[rompita ligilo]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.