Duŝanka Kaĉareviĉ

Duŝanka KAĈAREVIĈ (naskiĝis en 1905, mortis komence de marto 2002 en Beogrado, Jugoslavio) estis instruistino, lernis Esperanton ĉirkaŭ 1950, por poste gvidi plurajn kursojn, aktivi en la loka kaj regiona movadoj, i. a. kiel sekretario (1957-1962) de Serbia E-Ligo. Ŝi membris en UEA dum pluraj jardekoj kaj estis landa peranto de SAT (1963-1968).