Dua interaliancana milito helena

La Dua interaliancana milito helena (alia nomo: Etolia milito) daŭris de 220-217 a.K.

Ĝia kaŭzo estis la marodoj de la etoliaj liganoj en Mesenio, kiujn eĉ la je helpo vokitaj Aĥeanoj ne povis fini. Pro tio Filipo la 3-a (Macedonio) kaptis la okazon enmiksiĝi en grekiajn aferojn kaj membrigis Mesenion al la ligo dum kunveno de la Aĥea ligo en Korinto en la 220-a jaro. Tiel grandan fortosuperecon la Etoliaj liganoj ne povis rompi; la landoj de la liganoj etoliaj estis dezertigitaj. Ili suferus eĉ pli, se Filipo ne - post la informo pri la venko de Hanibal Barka ĉe Trasimeno en 217 - volus esti libera por kampanjoj en Italujo. Sekve Filipo faris packontrakton kun la Etolianoj en Naŭpakto. Per ĝi restis la posedaj statoj neŝanĝitaj.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 3. Leipzig 1905, p. 600, kio interrete legeblas tie ĉi.