Dubaja Interreturbo

Dubaja Interreturbo (Arabe: مدينة دبي للإنترنت, officiala Angla nomo: Dubai Internet City) estas libera ekonomia zono, kreita en 2000 de la registaro de Dubajo, en kiu kompanioj povas operacii sen la reguloj je fremda proprieto kiu ekzistas alie en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.

La Interreturbo situas proksime al la Amerika Universitato en Dubajo kaj Dubaja Koneca Vilaĝo.