Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dudești

La Dudești-kulturo estis neolitika materia kulturo, kiu en la 6-a jarmilo antaŭ nia epoko vivis en kelkaj partoj de Rumanio. Ĝia nomo deriviĝas de samnoma kvartalo de Bukareŝto.

La anoj de la kulturo vivis de bestobredado kaj terkultivado. Ili vivis en lignaj domoj, kiuj situis sur plataj terŝutaĵoj kaj kies interno estis malaltigita kompare al la ĉirkaŭaĵo.