Dummar (arabe دمر) estas municipa distrikto de Damasko, Sirio, en la nordokcidento de la urbo. Ĝi estas la plej granda distrikto de Damasko laŭ areo.[1]

Loĝejoj en Dummar.
Dummar, preĝejo kaj moskeo fone.

Historio

redakti

La konstruado de la distrikto ekis en la 1970-aj jaroj, kaj venis la unuaj loĝantoj en la mezo de la 1980-aj jaroj. Nuntempe ĝi estas ĉefe antaŭurbo de meza klaso hejmo de multaj damaskaj profesiuloj.[2]

La municipo inkludas la Kurdan kvartalon Ŭadi al-Maŝari (arabe وادي المشاريع, kurde Zorava, kio signifas Valajn Projektojn)[3]

Ekde la komenco de la Siria Enlanda Milito, ĝi estis konata kiel plej sekura areo de Damasko.

Kvartaloj

redakti
  • Al-Arin (loĝ. 14,285)
  • Dahijet Dummar (loĝ. 18,739)
  • Dummar al-Gharbijah (loĝ. 30,031)
  • Dummar al-Ŝarkijah (loĝ. 19,739)
  • Al-Vurud (loĝ. 14,167)