Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Duo Espera estis kantduopo el Nederlando. Eldoniĝis de ili gramofondisko en la 1960-aj jaroj kun la nomo Jen nia mondo.

La duopo konsistis el la gefratoj Hanny kaj Adri el Berlicum, Norda Brabanto. La disko enhavas ok kantojn de inter aliaj Pete Seeger kaj Bob Dylan tradukitaj de Wouter Pilger.

Ili ankaŭ aperis en la televida programo Voor de vuist weg (improvize/nepreparite) de Willem Duys.

Eksteraj ligiloj redakti