Duoblilo estas programo por entajpi esperantajn literojn. Ĝi estis verkita de Anton Oberndorfer en 2010. Oni povas elŝuti ĝin facile per Guglo. Ĝi funkcias en ĉiuj vindozaj tekstoredaktiloj.

Por tajpi ĉ puŝu duoble la literon c, por ĝ tajpu duoble g, ktp. Por tajpi ŭ tajpu duoble y. Por tajpi cc tajpu c-c, por gg tajpu g-g ktp.

La avantaĝo de Duoblilo kontraŭ aliaj sistemoj kiel ekzemple EK! estas, ke oni ne devas puŝi du diversajn butonojn. Oni ŝparas la tempon por serĉi tiun duan butonon kaj evitas mistajpadon.