Duonfinaĵo estas en la muzikteorio harmonia finaĵo, kiu lokas sur la dominanto de la bazotonalo. Je tio unuflanke okazas, ke oni povas aŭdi la dominanton kiel tia (ekz. en la mezo de oktaktaj periodoj), aliaflanke tamen eblas, ke la peco jam antaŭe moduliĝas en la dominanton kaj pro tio estas ekkonebla nur necerte (ekz. je la flankofrazo de la sonata ĉefmovimenta formo). Jen ekzistus fakte plenfinaĵo, ĉar la tonala centro forŝoviĝis. Sed ĉar la flankofrazo principe estas sentata kiel streĉoriĉa kontrasto al la ĉefa frazo, tamen estas eble, diri de duonfinaĵo.

1-a kazo: duonfinaĵo sen modulado Pri tiu ĉi sono Aŭdekzemplo

Ĉar mallonge antaŭ la dominanto je la fino de la unua duono aperas la subdominanto kaj ties paralelo, oni aŭdas la dominanton klare kiel tia.

2-a kazo: duonfinaĵo kun modulado aŭ flankeniro

La enkonduko de duobla dominanto karakterizas la flankeniron; la manko de la subdominanto aŭdigas la finakordon ne plu klare kiel dominanto. Se oni ludas la ekzemplon tamen dufoje sinsekve, kio ofte okazas tiaokaze (ankaŭ la ekspozicio de sonato plejofte ripetiĝas), oni ekkonas la duonfinan karakteron de la sinsekvo.