Duruelo [duRŬElo] estas municipo en la sudoriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Sepúlveda. La loknomo Duruelo estas komprenebla etimologie kiel aludo al Duruelo de la Sierra (provinco Sorio), el kiu estus devenintaj la unuaj reloĝantoj. Ĝi enhavas ankaŭ la domaron Los Cortos.

Duruelo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40312
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 160  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 14′ N, 3° 39′ U (mapo)41.235833333333-3.6486111111111Koordinatoj: 41° 14′ N, 3° 39′ U (mapo) [+]
Alto 1 014 m [+]
Areo 17,26 km² (1 726 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Duruelo (Provinco Segovio)
Duruelo (Provinco Segovio)
DEC
Duruelo
Duruelo
Situo de Duruelo
Duruelo (Hispanio)
Duruelo (Hispanio)
DEC
Duruelo
Duruelo
Situo de Duruelo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Duruelo [+]
vdr
Duruelo en la provinco Segovio.
La preĝejo.
Romanika kapitelo en la absido.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 17,30 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 190 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 300 el la 1910-aj jaroj ĝis la 1980-aj jaroj, sed poste iomete rekuperiĝis pro la absorbo de apudaj loĝantoj.

Ĝi distas 51 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Sepúlveda, Sotillo, Santa Marta del Cerro, Cerezo de Abajo kaj Santo Tomé del Puerto.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Duruelo estis citita historie post la kastilia reloĝado fare de devenantoj el la samnoma loĝloko de Soria, precize en Cartulario de Silos. En la municipo estas nun senhomejoj kiuj iam estis setlejoj:

  • Cobos, citita en la Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar de Madoz.
  • Sancho Fruela aŭ Sanchofruela,​ je 1,5 km S/SE de Duruelo, senhomigita en la lasta kvarono de la 20-a jarcento. 41°13′25″N 3°38′27″O
  • Cabrerizos: je 1,4 km S/SO de Los Cortos. En la municipo de Santa Marta del Cerro, sed iam kvartalo de Los Cortos; en 1845 ĝi estis ankoraŭ loĝata. 41°12′50″N 3°39′57″O

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti