Dusencaĵo estas vorto havanta plurajn, tute ne rilatajn signifojn.

En Esperanto plej ofte dusencaĵoj estas vortoj kiujn eblas konsideri kiel unuopa radiko aŭ kiel derivaĵo el alia radiko: ekzemple "radaro" povas signifi "malkovrilo de objektoj per radiaj ondoj" (radar/o) aŭ "aro de radoj" (rad/ar/o). Tio ankaŭ veras pri la nomo mem de la lingvo: la vorto "Esperanto" povas fakte signifi "lingvo internacia" (Esperant/o) aŭ "tiu, kiu esperas" (esper/ant/o).

Kelkaj radikoj tamen estas en si mem dusencaĵoj: ekzemple, "pizo" povas signifi pizo (legomo)Pizo (itala urbo).

En enigmarto, multaj enigmoj baziĝas je la uzo de dusencaĵoj. Ekzemple, ŝajnaj derivaĵoj ofte estas dusencaĵoj.

Vidu ankaŭ redakti