Eŭropa ŝoseo 18
La eŭropa ŝoseo 18 (mallonge E 18) estas eŭropa ŝoseo, kiu inter okcidento kaj oriento kondukiĝas tra Irlando, Britio, Norvegio, Svedio, Finnlando kaj Rusio.
Eŭropa ŝoseo | |
---|---|
Bazaj datumoj | |
landoj | |
mapo | |
Itinero redakti
Urboj redakti
Gravaj urboj, kiu situas laŭlonge de la ŝoseo, estas en Irlando Craigavon, Belfast kaj Larne, kaj en Britio Stranraer, Gretna Green, Carlisle kaj Newcastle. Sekve la vojo daŭriĝas en Norvegio. Tie laŭlonge de la ŝoseo situas la urboj Kristiansand, Arendal, Porsgrunn, Larvik, Sandefjord, Horten, Drammen, Oslo kaj Askim. En Svedio la ŝoseo pasas la urbojn Karlstad, Örebro, Västerås kaj Stokholmo kaj en Finnlando Mariehamn (Alando), Turku, Helsinko kaj Kotka. Fine en en Rusio ĝi pasas la urbojn Viborg kaj Sankt-Peterburgo.
Pramŝipaj linioj redakti
La ŝoseo E 18 enhavas plurajn pramŝipajn liniojn. La pramŝipan vojon tra la Balta Maro de Kappelskär tra Mariehamn al Naantali nuntempe provizas ŝipoj de la kompanio Finnlines.