Eŭropa Kompanio

tipo de ekonomia entrepreno
(Alidirektita el Eŭropa Akcia Kompanio)

Eŭropa KompanioEŭropa Akcia Kompanio, mallonge SE (de la latina Societas Europaea), estas nova jura statuso de entrepreno en Eŭropa Unio. Tiun ĉi statuson ebligis la dekreto n-ro 2157/2001 de la Konsilio de la Eŭropa Unio de la 8a de oktobro 2001. La dekreto efektiviĝis 3 jarojn poste, tiel ke la fondo de SE principe eblas ekde la 8-a de oktobro 2004 (sed fakte en kelkaj EU-landoj nur iom poste, pro malfruo de naciaj leĝoj ebligantaj la transformadon).

Ekzistas kvar vojoj por fondi SE: kunigo de naciaj firmaoj, starigo de tegmenta firmao, fondo de komuna subfirmao kaj transformo de nacia Akcia Kompanio al SE.

Kompare kun nacia firmao, SE povas pli facile aĉeti firmaojn en aliaj landoj de EU, kaj ĝi povas ŝanĝi la landon de sia sidejo sen malfondo kaj refondo.

Ĝis nun nur malmultaj firmaoj eluzis la eblecon fondi SE. La unua SE (STRABAG SE) fondiĝis en Aŭstrio jam la 12-an de oktobro 2004, dum la unuan germanan SE fondis la asekura konzerno Allianz en 2006.

Eksteraj ligiloj redakti