Eŭropa Verda Pakto

La Eŭropa Verda Pakto estas aro de politikaj planoj de la Eŭropa Komisiono kun la celo fari Eŭropon klimatneŭtrale antaŭ 2050.[1][2] Ĝi pliigos la celon de emisia reduktado de forcejaj gasoj en la EU antaŭ 2030 ĝis almenaŭ 50% kaj ĝis 55% kompare al la niveloj de 1990.

Komisiona prezidanto von der Leyen (21) kaj vicprezidanto Timmermans (22).

La prezidanto de la Eŭropa Komisiono, Ursula von der Leyen, diris ke la Eŭropa Verda Pakto estus la eŭropa "momento de la viro sur la luno", ĉar la plano farus de Eŭropo la unuan klimatneŭtralan kontinenton. Von der Leyen nomumis Frans Timmermans kiel administra vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono por la Eŭropa Verda Pakto.

Entreprenaj interesoj redakti

En raporto de marto 2022 , Corporate Europe Observatory dokumentis kiel la insekticida lobia grupo serĉis subfosi ambiciajn, devigajn celojn en la Eŭropa Verda Pakto[3].

Referencoj redakti

  1. (en) Tamma, Paola; Schaart, Eline; Gurzu, Anca (2019-12-11). "Europe's Green Deal plan unveiled". POLITICO.
  2. (en) Simon, Frédéric (2019-12-11). "EU Commission unveils 'European Green Deal': The key points". www.euractiv.com
  3. (en) A loud lobby for a silent spring.The pesticide industry's toxic lobbying tactics against Farm to Fork, Corporate Europe Observatory

Vidu ankaŭ redakti