Eŭropa virina korbopilka ĉampionado

La Eŭropa virina korbopilka ĉampionado (angle EuroBasket Women) estas duajara internacia korbopilka konkurado inter la ŝtatoj de Eŭropo (inkluzive de Israelo) por la naciaj korbopilkaj teamoj de virinoj. Ĝi estas uzata ankaŭ kiel kompetentiga turniro por la Monda Pokalo kaj ankaŭ por Olimpikoj.

La plej sukcesa lando estas la nun malaperinta Sovetunio kun 21 titoloj, dum Rusio estis la ĉampiona lando en 2003, 2007 kaj 2011, kaj Hispanio ĉampiono de 1993, 2013 kaj 2017.