Eŭstako la 1-a (Bulonjo)

Eŭstako la 1-a (regado: 1032-1049) estis fondinta membro de la Bulonja dinastio, Grafo de Bulonjo inter 1042 kaj 1049 kaj filo de Baldueno la 2-a (m. 1027) kaj Adelina de Holando (990-1045)

Eŭstako la 1-a
Grafo de Bulonjo
Blazono de la Bulonja Graflando
Blazono de la Bulonja Graflando
Persona informo
Naskiĝo 1010
en Lorena duklando
Morto 1049
Tombo Samer vd
Familio
Dinastio Bulonja dinastio
Patro Baldueno la 2-a de Bulonjo vd
Patrino Adelina of Holland vd
Gefratoj Hugh II, Count of Ponthieu vd
Edz(in)o Matilda of Louvain vd
Infanoj Eŭstako la 2-a • Lambert II, Count of Lens • Gerberga of Boulogne • Geoffroy de Boulogne • Baldueno la 1-a vd
Profesio
Okupo feudatory vd
Grafo de Bulonjo
Dum 10421049
Antaŭulo Baldueno la 2-a
Sekvanto Eŭstako la 2-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li sukcedis al sia patro kiel Grafo de Bulonjo en 1042 kaj li havis ankaŭ la titolon Grafo de Lens. En 1028, Eŭstako la 1-a konfirmis la fondon de kanonikara kolegio en sia Kastelo de Lens, kaj malgraŭ ke raportoj rakontas ke Lens estis pasinta en la manojn de Baldueno la 5-a de Flandrio ĉirkaŭ 1036, verdire ĝi ankaŭ apartenis al Eŭstako kaj estis transdonita al ties filo post sia morto.

Dum la malplenaĝeco de Baldueno la 4-a, Grafo de Flandrio, Arnulfo la 3-a, Grafo de Bulonjo, avo de Eŭstako, estis liberiĝinta el Flandrio kaj aktivis kiel sendependa princo, tiel kiel la patro de Eŭstako kaj Eŭstako mem. En 955, post kiam li atingis la plenaĝecon, Baldueno la 4-a provis rekuperi plurajn el la kasteloj konsiderataj sendependaj, ekspansiante tiam la flandrajn bordojn. Ĉi tio kaŭzis konsiderindan malamikecon inter Baldueno la 4-a, Grafo de Flandrio kaj la patro de Eŭstako, tamen, Baldueno la 5-a, filo de Baldueno la 4-a sukcedis lin en 1035. Eŭstako la 1-a kaj Baldueno la 5-a de Flandrio kunlaboris en pluraj kunaj entreprenoj, inkludante la kreadon de pluraj ĉartoj kaj limigon de povoj de la Kastiliaj advokatoj rilate al pluraj abatejoj, krom la Abatejo de Sankta Bertino, en Flandrio.

Ruinaĵoj de la
Abatejo de Sankta Bertino, en 1850

Eŭstako la 1-a estis aliancito de la duka normanda dinastio pere de geedziĝo de sia filo Eŭstako la 2-a al Goda, filino de Etelredo, la malpreparita (968-1016) kaj nevino de Rikardo la 2-a. Ĉi tio igis ilin alianciĝi al aliaj branĉoj de tiuj familioj inkluzive de Eduardo la konfesprenanto (1003-1066), reĝo de Anglio. Sub la regado de Eŭstako la 1-a la graflando de Bulonjo atingis grandan notindecon en la Nordo de Francio. Laŭŝajne, li estis patrono de la Abatejo de Samer, apud, Kaleo kaj supozeble li sepultiĝis tie.