Eŭstazio nomiĝas la relativa ekologia stabileco de la ekosistemo de iu pejzaĝo. Ne temas pri longdaŭra stabileco de ekologiaj kondiĉoj en terhistoria skalo, sed pri stabileco kadre de jardekoj aŭ jarcentoj.

Tipa ekzemplo de eŭstazio troviĝas sur la tereno de eŭstaziaj variadoj de la marnivelo. Dum la glaciepokoj regis la glacieŭstazio, kiam dum jarcentoj respektive jarmiloj grandaj kvantoj de marakvo estis retenitaj kiel kontinenta glacio. Tio kaŭzis tutgloban malleviĝon de la marnivelo je ĝis 130 m.

Per la alternado de glaciperiodoj kaj interglaciperiodoj en la plejstoceno daŭre ekestis ŝanĝiĝinta ekvilibro de terareoj kaj marareoj, ĉar la marbordlinioj per la leviĝo kaj malleviĝo de la marnivelo daŭre ŝanĝiĝis. La ripetiĝo de tiuj ŝanĝiĝoprocezoj en la alternado de glaciaj kaj interglaciaj epokoj kaŭzis la ekeston de maraj terasŝtuparoj je la marbordoj.

Eŭstaziaj variadoj de la marnivelo ne nur estas rezultoj de glaciepoka klimatŝanĝiĝo, ili povas ekesti ankaŭ per la supervarmiĝo de la teratmosfero. La plivarmiĝo de la tuta akvokvanto de ĉiuj maroj de la mondo ekzemple je 0,1 gradoj C kaŭzas eŭstazian leviĝon de la marnivelo je 60 cm.