La Empresa Neuquina de Servicios de Ingeniería (ENSI, Neŭkena Entrepreno por Servoj de Inĝenierio) estas entrepreno de la ŝtato argentina kreita la 21-a de decembro de 1989 pere de la leĝo 1827 kaj kunformata de la Comisión Nacional de Energía Atómica (CNEA, Nacia Komisiono pri Atomenergio) kaj la provinco Neŭkeno. Ĝi estas situanta je 55 kilometroj okcidente de la urbo Neŭkeno, ĉe la km 1278 de la Nacia Ŝoseo 237 en Arroyito, ĉe la rivero Limay. ENSI produktis la unuan fojon pezan akvon en 1994.

ENSI
vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Lando Argentino
vdr
Vido de la faktorio de peza akvo.

Ĝi funkciigas la PIAP (Planta Industrial de Agua Pesada, Industria Fabriko de Peza Akvo) plej grandan de la mondo por la produktado de peza akvo (nepra elemento por moderigi kaj refreŝigi la funkciado de la nukleaj reaktoroj). Ĝi havas produktokapablon de 200 tunoj jare kaj perlaboras pezan akvon de grado reaktora kun plej alta nivelo de pureco. Pro la laboro por finigo de la atomcentralo de Atucha II, oni demandis por la entreprenon 3 pluajn laborjarojn de ekskluziva dedixo kaj je plena kapablo.

Ĝi enkalkulas pli ol 100 laboristojn kvalifikitajn inter profesiuloj kaj teknikistoj de diversaj fakoj kaj la generado de servoj nerektaj kiaj dungistoj, atelieroj, transportoj kaj vendejoj. La fabriko estis haltigita ekde septembro de 2000 ĝis aŭgusto de 2004, kiam ekproduktis denove por la necesoj de la reaktoro kiun INVAP instalis en Aŭstralio.[1] Dum tiu periodo, la laboristaro dediĉis sin al zorgado de la fabriko.[2]

Notoj redakti

  1. BarilocheNYT.com.ar Arkivigite je 2008-01-03 per la retarkivo Wayback Machine (Argentina vuelve a producir agua pesada).
  2. La Argentina vuelve a producir agua pesada. Arkivita el la originalo je 2007-03-15. Alirita 2014-04-26.

Eksteraj ligiloj redakti