Efemera vendo estas provizora kaj efemera podetala vendejo kiu funkcias nur mallongdaŭre, ofte en ne plu uzataj ejoj. La oferto egalas ofte al butiko sed ĝi povas esti simila al vendado el stokejo.

efemera vendo de nutraĵmarko en Londono

Koncepto redakti

La komerca ejo povas gastigi dum unu tago (efemera) aŭ malmultajn semajnojn iun vendejon. Poste la ejo estas uzata alimaniere. La celo estas krom la forvendo de varoj ofte plikreskigi la konatecon de iu marko. La kostoj por la verbado estas malgrandaj kaj la ejoj estas luebla je malaltaj sumoj. Efemera vendo taŭgas por rapide forvendi varojn, precipe sezonaj varoj kaj kreskigi la konatecon de marko.

Disvastigo redakti

La unua tiuspeca forvendo okazis en la jaro 1997 en Los Angeles, Usono. Ĝi estis ideo de eventmanaĝisto Patrick Courrielche.[1] Li dum tiu tago vendis vestaĵojn. Tiu metodo intertempe estas moda tendenco precipe en Usono, Kanado, Unuiĝinta Reĝlando kaj Aŭstralio.

Eksteraj ligiloj redakti

Referancoj redakti

  1. Moore, Booth, (July, 1999) LA Times. "Cutting-Edge Clothes and Music at Ritual Expos." http://articles.latimes.com/1999/jul/09/news/cl-54193