Efiko de Auger

fizika fenomeno, dum kiu pleniĝo de ena ŝelo de atomo kaŭzas emision de elektrono el la sama atomo

En fiziko, efiko de Auger estas efiko, en kiu trairo de elektrono en atomo kun plenigo de malplenaĵo en ena elektronkovraĵo kaŭzas eligon de la alia elektrono.

Eligo de elektrono de Auger

Se elektrono estas forprenita de ena nivelo de atomo (kutime per alte energia fotono), lasante malplenaĵon, elektrono de pli alta energinivelo povas fali en la malplenaĵon kun liberigo de energio. Ĉi tiu energio povas esti liberigata en formo de disradiata fotono, kaj la energio povas ankaŭ esti transdonita al la alia elektrono, kiu estas tiam elĵetata el la atomo. Ĉi tiu elĵetita elektrono estas nomata elektrono de Auger.

La procezo kun disradiado de fotono estas pli probabla, se la liga energio de la elektrono estas pli granda ol 1 keV. La procezo kun elĵeto de la alia elektrono estas pli probabla por malpezaj atomoj kaj se la liga energio de la elektrono estas malpli granda ol 1 keV.

La kineta energio de la elektrono de Auger estas la diferenco inter la energio de la komenca elektrona trairo kaj la joniga energio por la elektronkovraĵo, de kiu la elektrono de Auger estis elĵetita (se ne konsideri desalton de la atomo). Ĉi tiuj energiaj niveloj dependas de la speco de atomo kaj la kemia ĉirkaŭaĵo, en kiu la atomo situas.

La energio de elektronoj de Auger ne dependas de energio de la fotono, kiu kreis la malplenaĵon en la ena elektronkovraĵo, pro kiu okazis la efiko de Auger.

Spektroesploro per elektronoj de Auger engaĝas la eligon de elektronoj de Auger per bombardado de la specimeno per ikso-radioj aŭ sufiĉe energiaj elektronoj kaj mezurado de la intensecoj de elektronoj de Auger kiel funkcio de energio de la elektronoj de Auger. La rezultantaj spektroj povas esti uzataj por identigi la disradiantajn atomojn kaj ricevi iun informon pri ilia ĉirkaŭaĵo.

Rekombinado de Auger estas simila efiko, kiu okazas en duonkonduktaĵoj. Elektrono kaj elektrona truo (elektrono-trua paro) povas rekombiniĝi donante energion al elektrono en la kondukteca bendo, pligrandigante ĝian energion. La mala efiko estas nomata influa jonigo.

La nomo "efiko de Auger" estas de unu el ĝiaj esploristoj, Pierre Victor Auger.

Malkovro redakti

La eliga procezo estis esplorita en la 1920-aj jaroj de aŭstra fizikisto Lise Meitner. La efiko de Auger estis esplorita en 1925 per Pierre Victor Auger per analizado de nebulkameraj eksperimentoj. Alte energiaj ikso-radioj estis aplikitaj por jonigi gasajn partiklojn kaj observi fotoelektrajn elektronojn. Observado de elektronaj spuroj de energioj, sendependaj de energio de la incida fotona, sugestis manieron por elektrona jonigo, kiu estis kaŭzita de ena konvertiĝo de energio de senradiada trairo. Plua esploro kaj teoria laboro montris, ke la efiko estis senradiada efiko, sed ne ena konvertiĝa efiko, kio estis trovite per uzo de rudimenta kvantummekaniko kaj kalkuloj de la trairaj kurzoj kaj trairaj probablaj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti