La efiko de Diderot estas termino de la konsumadesploro.

Ĝi priskribas, kiel homoj aĉetintaj aĵon sentas sin devigataj aĉeti aliajn aĵojn por krei kongruantan tuton. La anstataŭigo de detalo, ekzemple de vestaĵo, kreas malkontentecon rilate al alia aŭ aliaj detaloj kaj povas tiel estigi konsumadan ĉenreakcion.

Se iu, ekzemple aĉetas novan seĝon, kiu farbe ne kongruas al la ekzistantaj seĝoj en lia loĝejo, li psikologie devigiĝas anstataŭi ankaŭ la ceterajn seĝojn per aliaj taŭgaj por la tuto. Sed post tio, ekzemple la ŝranko ne plu taŭgas por la tuta kaj devas esti anstataŭata kaj tiel plu.

Kontraŭe tia problemo povas ankaŭ malhelpi aĉetadon.

Etimologio redakti

La termino devenas de Denis Diderot. Iu donacis al li novan belegan hejmmantelon. Post tio li disiĝis de la malnova kaj konstatis, ke la antaŭe harmoniaspekta meblaro de lia hejmo ne konvenis al la nova mantelo. En eseo li skribis en 1772:[1]

 
 Mia malnova hejmmantelo kaj la tuta aĵaro, per kiu mi ĉirkaŭis min - kiel bone tiu konvenis unu al la alia! 
— Denis Diderot

La priskribitan efikon oni ankoraŭ nuntempe atentas en reklampsikologio.[2][3]

Referencoj redakti

  1. Denis Diderot: Gründe, meinem alten Hausrock nachzutrauern oder: Eine Warnung an alle, die mehr Geschmack als Geld haben. (Kialoj por bedaŭri mian malnovan hejmmantelon aŭ: averto al ĉiuj, kiuj havas pli da gusto ol mono.) 1772 (interrete Arkivigite je 2009-04-12 per la retarkivo Wayback Machine)
  2. Der Diderot-Effekt. (La efiko de Diderot) En: ZEITmagazin, 8-an de aprilo 2009 (online)
  3. Grant McCracken: Kultur und Konsum. (Kulturo kaj konsumado.) 1988