Instituto de Egipto

(Alidirektita el Egipta Instituto)

La Instituto de Egipto aŭ en franca origine Institut d’Égypte estis instruakademio fondita de Napoleono Bonaparte por plenumi esploradon dum sia Egipta kampanjo. Ĝi kunsidis la unuan fojon en la 24a de aŭgusto 1798 kun Gaspard Monge kiel prezidento, Bonaparte mem kiel vic-prezidanto kaj Joseph Fourier kaj Louis Costaz kiel sekretarioj. Ĝi havis 48 studentojn kaj imitis la funkciadon de la Institut de France en siaj sekcioj. Post la franca okupado ĝi estis translokigita al Aleksandrio en 1859, kie ĝi funkciis fare de fakuloj francaj, britaj kaj germanaj. La konstruaĵo de la Instituto ĉe la placo Tahrir en Kairo estis bruligita kaj detruita en la 17a de Decembro 2011 kiel parto de la Egipta revolucio kiu estis komencina en Januaro 2011.[1][2]

La konstruaĵo ekkonstruota

Koordinatoj: 30° 02′ 32″ Nordo 31° 14′ 09″ Oriento / 30.042164 °N, 31.235928 °O / 30.042164; 31.235928 (mapo)

Notoj redakti

  1. (17a de Decembro 2011) “Amid army crackdown, Egypt’s richest library set on fire”, Egypt Independent. Alirita 11a de Marto 2012.. 
  2. Jonathan Downs (Marto 2012). “Calamity in Cairo”, History Today 62, p. 5–6. Alirita 11a de Marto 2012..