Ekskursa trajno estas trajno, kiu estas uzata por vojaĝi ne por translokiĝi de unu loko al alia, sed pli por la plezuro kaj ĝuo de la vojaĝo mem (kun aŭ sen lokaj vizitoj en iuj staciodomoj) kaj kutime vizitantaj famajn lokojn por turismaj celoj. La vojaĝo per trajno povas esti dividita en du tipojn:

  • Vojaĝo en privata trajno
  • Vojaĝo en publika trajno
Trajnvojaĝo en Eŭropo.
Filmo de ekskursa trajnvojaĝo

Vojaĝo per privata trajno estas organizita vojaĝo, kiu estas ĉefe farita de organizitaj vojaĝkompanioj, kiuj luas trajnon por homoj, kiuj antaŭregistriĝis por ĉi tiu vojaĝo. Vojaĝo per privata trajno estas multekosta, sed permesas al la pasaĝeroj elekti la haltojn kaj mem plani la vojaĝon.

Dum la vojaĝo per publika trajno estas pli malmultekosta sed povas esti malkomforta. Fama ekzemplo de publika trajnitinero estas la transsiberia trajnitinero en Rusio.

En kelkaj kazoj, duetaĝa trajno aŭ trajno kun malferma tegmento estas uzataj por rigardi specifan lokon aŭ regionon.

Diversaj specoj de turismaj trajnoj estas funkciigitaj en multaj regionoj tra la mondo, sed la plej fama inter ili estas "City Sightseeing" (urba vizito), kiu turneas tra Britio, kaj nuntempe funkcias tutmonde kiel Gray Line Worldwide.

Historio redakti

La unuaj ekskursaj trajnoj estis ĉefe oftaj en Usono. Tie, male al en la plej multaj eŭropaj landoj, la trajnoj estis pli malrapidaj ol kutime kaj estis apenaŭ uzitaj por publika transporto. Anstataŭe, la trajnoj estis plejparte uzitaj por ekskursoj.

Nuntempe, kiam la transportrimedoj pliboniĝis kaj progresis, ĉie sur la tero estas oftaj trajnvojaĝoj por ekskursoj. La landoj kie vojaĝo per ekskursaj trajnoj estas speciale ofta estas la jenaj landoj: Rusio, Britio, Aŭstrio, Usono, Ĉinio, Aŭstralio kaj Sudafriko. En aliaj landoj trajnvojaĝoj preskaŭ ne ekzistas.

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti