Ekstera lago (Tihany)
La Ekstera lago, origine hungare Külső-tó estas jam marĉa lago situanta en iama ĉefa vulkana kratero en Tihany.
Ekstera lago (Tihany) | ||
---|---|---|
Ekstera lago en Tihany, fone Balatono videblas
| ||
lago • protektata areo | ||
Situo | Veszprém, Hungario | |
Ĉefaj fontoj | ne estas | |
Ĉefaj elfluoj | ne estas | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 46° 54′ 51″ N, 17° 51′ 55″ O (mapo)46.914117.8652Koordinatoj: 46° 54′ 51″ N, 17° 51′ 55″ O (mapo) | |
Surfaca areo | 0,67 km² | |
Maksimuma longo | 1 km | |
Maksimuma larĝo | 740 m | |
Priskribo
redaktiLa lago estas 116 metrojn super la marnivelo kaj havas neniun kontakton kun Balatono, same kun Interna lago (Tihany). (Balatono estas 16 metrojn pli malalte.) La lago estas strikte protektita, tial nevizitebla apartenanta al Nacia Parko. Tamen, ĝi povas esti bonege observita de la proksimaj altaĵoj. Ĝia geomorfologia situacio kaj riĉa faŭno estas interesaj. Iam akvo de la lago estis forkondukita por profiti la areon agrikulturaj celoj, sed ekde 1976 la naturaj celoj jam estas pli gravaj kaj la natura stato estis reestigita. La lago estas kovrita parte per kanoj, nur la precipitaĵoj donas akvon.
Faŭno
redaktiMaloftaj bestoj vivas ĉe la lago, diversaj specioj de libeloj, marĉaj testuduloj, purpuraj ardeoj, botaŭroj, marĉaj cirkuenoj kaj egretardeoj.