El Pino de Tormes estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo . El Pino de Tormes estas komprenebla etimologie kiel La Pino de Tormes. Ĉefe pino videblas en la blazono, super ondoj simbole de la rivero Tormes.

El Pino de Tormes
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37170
Demografio
Loĝantaro 155  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 2′ N, 5° 48′ U (mapo)41.04-5.7927777777778Koordinatoj: 41° 2′ N, 5° 48′ U (mapo) [+]
Alto 767 m [+]
Areo 20,22 km² (2 022 ha) [+]
El Pino de Tormes (Provinco Salamanko)
El Pino de Tormes (Provinco Salamanko)
DEC
El Pino de Tormes
El Pino de Tormes
Situo de El Pino de Tormes
El Pino de Tormes (Hispanio)
El Pino de Tormes (Hispanio)
DEC
El Pino de Tormes
El Pino de Tormes
Situo de El Pino de Tormes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Pino de Tormes [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝloko El Pino de Tormes kaj Zaratán, okupas totalan areon de 20,22 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 159 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 150 loĝantojn (la duono) ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Limas norde kun Almenara de Tormes kaj Valverdón, oriente kun Florida de Liébana, sude kun Parada de Arriba kaj Porteros (de la municipo Carrascal de Barregas) kaj okcidente kun Zarapicos. Ĝi distas 17 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti