El cóndor pasa

(Alidirektita el El condor pasa)

El cóndor pasa (esperante: La kondoro pasas) estas origine instrumenta muzikaĵo de Daniel Alomía Robles. Jam rapide Julio Baudoin verkis tekston por ĝi. Ĝi aperis en la zarzuelo kun la sama titolo. La verko estas bazita je perua popolkanto el la 18-a jarcento kiu temas pri alia birdo. "Soy la paloma que el nido perdió" (Mi estas kolombo kiu perdis sian neston). La opero havis kiel temon la lukton inter la lokaj indianoj kaj iliaj superregantoj en Cerro de Pasco. Ambaŭ birdoj estas simboloj por la neatingebla libereco. La originala teksto estas en la lingvo de la Inkaoj la keĉua.

Perua bando ludas El cóndor pasa

La teksto redakti

Teksto en la keĉua Versio en la hispana Traduko en Esperanto @
Yaw kuntur llaqtay urqupi tiyaq

maymantam qawamuwachkanki,

kuntur, kuntur

apallaway llaqtanchikman, wasinchikman

chay chiri urqupi, kutiytam munani,

kuntur, kuntur.

Qusqu llaqtapim plazachallanpim

suyaykamullaway,

Machu Piqchupi Wayna Piqchupi

purikunanchikpaq.

Oh majestuoso Cóndor de los Andes,

llévame, a mi hogar, en los Andes,

Oh Cóndor.

Quiero volver a mi tierra querida y vivir

con mis hermanos Incas, que es lo que más añoro

oh Cóndor.

En el Cusco, en la plaza principal,

espérame

para que a Machu Picchu y Huayna Picchu

vayamos a pasear.

Ho majesta kondoro de la Andoj,

kunprenu min hejmen, en la Andoj

Ho kondoro.

Mi volas reveni al mia kara lando kaj vivi

kun miaj Inkafratoj, tio estas ke mi plej

sopiras

Ho kondoro.

En Kusko, sur la ĉefplaco,

atendu min,

por ke en Maĉupikĉuo kaj Huajnapikĉuo

ni povos pasumi.

@ Kontrolenda

Muziko redakti