El libro de arena

novelaro de Jorge Luis Borges

El libro de arena (la sabla libro) estas verko kiu kunigas novelojn kaj rakontojn de la argentina verkisto Jorge Luis Borges, publikigita en 1975. Laŭ la opinio de la aŭtoro, El libro de arena, verkita en la preskaŭfino de sia vivo, estis lia majstroverko, pri kio multaj el la kritikistoj ne samopinias, favore de aliaj verkoj kiel Ficciones.[1][2]

El libro de arena
novelaro
Aŭtoroj
Aŭtoro Jorge Luis Borges
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1975
Ĝenro novelo
vdr

La libro konsistas de la jenaj tekstoj:

  • "El otro" (la aliulo)
  • "Ulrica"
  • "El congreso" (la kongreso), pri proponita universala kongreso.
  • "There are more things"
  • "La secta de los treinta" (la sekto de la tridekopo)
  • "La noche de los dones"
  • "El espejo y la máscara" (la spegulo kaj la masko)
  • "Undr"
  • "Utopía de un hombre que está cansado" (utopio de laciĝinta viro)
  • "El soborno" (la subaĉeto)
  • "Avelino Arredondo"
  • "El disco" (la disko)
  • "El libro de arena" (la sabla libro), pri misterega libro

Notoj redakti

  1. "El cuento y yo", teksto de Borges pri lia verkaro. [1] Arkivita la 19an de julio 2009 en la Wayback Machine.
  2. El libro de arena de Jorge Luis Borges - Reseña, [2] Arkivigite je 2017-04-02 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 4an de Januaro 2018.