Iltis

(Alidirektita el Eldonejo Iltis)

Edition Iltis (germane por "putoro", kio estas la marko-simbolo) estas eldonejo por esperantologio kaj interlingvistiko, fondita en aprilo 1997 de Irmi Haupenthal.

Sub la eldoneja nomo "Artur E. Iltis" aperis libroj almenaŭ ekde 1968. Tiujare aperis la broŝuro "Kiel (mal)venkigi Esperanton? Elektitaj metodoj de Kanguruo" kun satiroj pri la Esperanto-movado, laŭ la indiko ĉe "Artur E. Iltis" (do: Reinhard Haupenthal aŭ eble Günther Becker) en "Pleasecastle" (Blieskastel). En la katalogo de UEA troviĝas 213 titoloj kun "Iltis" kiel eldonejo, en la datumbazo Trovanto de la Viena biblioteko preskaŭ 200.

Adreso: Edition Iltis, La Saousse, FR-84340 Malaucène, Francio
Retpoŝto: editioniltis@aol.com

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti