Eldonejo Kardo estis Esperanta eldonejo administrata de Albert Goodheir. Ĝi funkciis de 1975 ĝis 1995 kaj eldonis ĉirkaŭ 40 librojn, inkluzive de la 255-paĝa Skota Antologio. En ĝiaj libroj la eldonloko estis indikita kiel Glasgow (Glasgovo) aŭ Coatbridge (urbo 10 km oriente de Glasgovo).

Eldonejo Kardo
Esperanto-eldonejo
Komenco 1975 vd
Fino 1995 vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
vdr

Vidu ankaŭ redakti