Elek Nagy (reformita pastro)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Elek Nagy

NAGY Elek (nadj) estas hungara reformita pastro naskita en Székelykeresztúr la 7-an de junio 1887 kaj mortinta en Băţanii Mari la 20-an de decembro 1957.

Kariero redakti

Nagy Elek diplomiĝis pri reformita teologio en Koloĵvaro (1910). Li estis helppastro en Szilágysomlyó, Zsibó, parokestro en Kissolymos, Kányád, Băţanii Mari. Inter 1916-19 li estis prezidanto de la Konsum- kaj Kreditkooperativo de Kányád. Li verkis la historion de Kreditkooperatvo de sia naskiĝvilaĝo Bățanii Mari kaj publikigis ĝin en gazeto Erdővidéki Hírlap.

Fontoj redakti