Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.

Dum baloto laŭ sistemo de proporcia reprezento, foje ekzistas elektosojlo. Tio signifas ke partioj kiuj akiras malpli ol certa elĉentaĵo de la voĉoj (la elektosojlo), ne rajtas je iu ajn ofico en la elektita organo. Tiel oni esperas ĝenerale eviti tro grandan dissplitiĝon, dum kiu ege multaj malgrandaj partioj ekkunregos.

En Germanio kaj ekde la jaro 2003 ankaŭ en Belgio ekzistas elektosojlo de 5%. En Turkio eĉ ekzistas sojlo de 10%.