Elektra unuciklo
Elektra unuciklo (ofte mallongigita kiel EUC) estas mem-ekvilibriga propra transportilo kun nur unu rado. La rajdanto regas la rapidecon per klinado antaŭen aŭ reen kaj stiras per klinado kaj tordado de la aparato ambaŭ-flanke. La mem-ekvilibriga mekanismo uzas giroskopojn kaj akcelomezurilojn. En 2020, pendsistemaj modeloj estis enkondukitaj de tri ĉefaj fabrikistoj: Begode, Kingsong kaj Inmotion.
Operacio
redaktiLa plej multaj komercaj unuoj estas mem-ekvilibrigaj en ununura-aksa direkto kun latera stabileco provizata de la rajdanto; pli kompleksaj plene mem-ekvilibrigaj du-aksaj unuoj ankaŭ provizas mem-ekvilibron por ambaŭ flankoj.
Historio
redaktiFrua eksperimentado
redaktiMan-potenca unurado estis patentita en 1869 de Rikardo Heming (angle: Richard C. Hemming).[1] kaj poste pedal-potenca unuo estis patentita en 1885.[2] Diversaj motoraj unucikloj estis evoluigita kaj montrita dum la 1930-aj jaroj sen komerca sukceso.[3] Karlo Tejlor (angle: Charles F. Taylor) ricevis patenton por "veturilo kiu estas havanta ununuran subtenantan kaj veturantan radon" en 1964 post 25 jaroj de eksperimentado.[4] En 1977, Karlo Gabriel (angle: Charles Gabriel) prezentis elektran unuciklon kiu similas la desegnon de la hodiaŭaj aparatoj.[5]
Komercigo
redaktiEn 2003, Bombardier anoncis koncipan desegnon por aparato uzota kiel sporta veturileto, la Embrio.[6] En septembro 2004, Trevor Blackwell prezentis praktikan mem-ekvilibrigan unuciklon, kiu uzis la similan reg-mekanismon kiel la Segway PT kaj eldonis la desegnojn kiel la Eunicycle. En marto 2010, Ŝejn Ĉen (angle: Shane Chen) de "Inventist" registris patentan aplikon por elektra unuciklo sen sidloko (asociita kun la "Solowheel" produkto lanĉita en februaro 2011).[7] En Okt 2010, "Focus Designs" eldonis videon de elektra uniciklo kun naba motoro kaj sidloko.[8] Malfrue en 2015, la Ford Motora Firmao patentis "mem-propulsitan uniciklon kongruebla kun veturilo", celita por last-mejlaj naveduloj.[9]
Ekde 2020, pluraj ĉinaj fabrikistoj superregas la merkaton kaj daŭre anoncas unuciklojn kun pli altaj rapidecoj (super 75 km./h aŭ 46 mph) kaj pli longdistancaj baterioj.[10] Populareco venis ĉirkaŭ la sama tempo kiel Begode (konita antaŭe kiel Gotway) anoncis ilia M-an linio. Tio ĉi evoluis en la MSXaj & MSPaj modeloj kaj poste en la RSa modelo. En 2020, pendsistemaj eucoj estis anoncitaj de Inmotion, Kingsong kaj Gotway.
Popola kulturo
redakti- Elektra unuciklo estis priskribita en 1969 de mallonga rakonto nomita; La Viro el R.O.B.O.T., de scienca-fikcia aŭtoro Harry Harrison.[11]
Firmaoj
redaktiVidu ankaŭ
redakti- Onewheel, ia elektra rultabulo
Referencoj
redakti- ↑ Improvement in velocipede, 1869
- ↑ US Patent 325,548
- ↑ 24a de Marto 2014
- ↑ US Patent 3,145,797
- ↑ US Patent 4,109,741
- ↑ [1]
- ↑ [2]
- ↑ [3]
- ↑ [4]
- ↑ [5]
- ↑ ANALOG — Science Fiction/Science Fact, Vol. LXXXIII, No. 5, Julio 1969, pp. 120-151. Bildoj de Peter Skirka.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-07-30. Alirita 2021-07-01.
- ↑ [6]
- ↑ [7]
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-07-29. Alirita 2021-07-01.
- ↑ Solowheel
- ↑ [8][rompita ligilo]
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-02-24. Alirita 2021-07-01.
- ↑ [9]