Elektronika librolegilo

Elektronika librolegilo estas speco de platkomputilo speciale farita por legi bitlibrojn.

Elektronikaj librolegiloj Sony PRS T2 (maldekstre) kaj Amazon Kindle Touch (dekstre)

La terminoj redakti

La epiteto elektronika indikas, ke temas pri elektronika aparato; por legi bitlibron oni krome bezonas programan rimedon, kiun oni plenrajte povus nomi «programa librolegilo»; kaj efektive oni uzas similformajn vortojn — ekz-e la anglan (e-)reader — por ambaŭ iloj, la aparta kaj la programa; por eviti tian konfuzon en Esperanto oni povus nomi la programan rimedon bitlibroprezentilo.

Aliflanke, vidate de ekstere elektronika librolegilo tre similas tradician libron paperan — precipe se oni uzas protektan kovrilon; ankaŭ el la transporta kaj manipulada vidpunktoj estas granda simileco (samkiel libron, oni povas meti librolegilon en poŝon aŭ tekon; legante oni tenas librolegilon simile al tio, kiel oni tenas paperan libron; oni legas en la samaj pozoj kaj situacioj; ktp). Tial en iuj nacilingvoj oni nomas elektronikan librolegilon «elektronika libro», malgraŭ ke laŭenhave ĝi egalas al tuta biblioteko entenanta centojn aŭ milojn da verkoj (bitlibroj).

Ekranoj reflektaj kaj tralumaj redakti

Tipa elektronika librolegilo havas ekranon faritan laŭ la teĥniko nomata elektronika papero (aŭ «inkan ekranon»), kiu mem ne lumas, kaj kies bidon oni vidas per reflektata lumo ekstera — samkiel oni vidas la tekston kaj bildojn en papera libro. Tial legado per tia librolegilo estas same komforta, kiel legado de libro papera — kaj malpli laciga, ol legado de traluma komputila ekrano likvakristala.

Aliflanke, bildigo sur la moderna elektronika papero ne estas tiom rapide ŝanĝebla, kaj vidigo de objekto moviĝanta estas tute miskvalita. Tial la librolegiloj kun elektronika papero estas efektive tre specialcelaj: ili racie uzeblas nur por legado de bitlibroj.

Ekzistas ankaŭ elektronikaj librolegiloj kun malpli multekostaj tralumaj ekranoj likvakristalaj; sed tia ekrano ebligas uzi la aparaton por ĉiaj funkcioj de platkomputilo (inter kiuj estas la legado de bitlibroj). Tial malmulte sencas paroli pri elektronikaj librolegiloj likvakristalaj. Tiusence ajna komputilo (ankaŭ surtablatekokomputilo) povas funkcii kiel «elektronika librolegilo».

Komparo kun la paperaj libroj redakti

 
Elekronika librolegilo iRex iLiad sur stako da paperaj libroj eksterdome (bildo fare de Martouf)

Avantaĝoj de elektronikaj librolegiloj redakti

  1. Porteblo. Unu apartato povas enteni centojn aŭ milojn da verkoj, en negrandaj dimensioj kaj maso de 1 poŝlibro (la nune plej popularaj ekranoj havas la diagonalon 6 colojn, 9×12 cm).
  2. Agordeblo de la prezento. Laŭplaĉe la uzanto povas elekti la tiparan familion kaj ties gradon (grandecon), kaj la tekstaranĝon (unu aŭ du kolumnoj/paĝoj sur la ekrano, horizontala aŭ vertikala formato ktp).
  3. Kromaj ebloj. La programa legilo povas disponigi serĉon en la teksto, movojn laŭ la hiperligiloj, verkadon kaj konsulton de notoj, legosignojn, vortarojn kaj enciklopediojn. Eventuale enkonstruita voĉosintezilo povas voĉlegi tekstojn.
  4. Librokosto. Multaj tekstoj bitlibre disponeblas senpage aŭ je malpli granda prezo, ol paperlibre.
  5. Atingeblo. Multaj tekstoj ajnmomente disponeblas por elŝuto el retaj bibliotekoj aŭ bitlibrovendejoj per la Interreto.
  6. Ekologia aspekto. Bitlibro ne bezonas paperon, por kies produktado oni forhakas arbarojn.
  7. Sendanĝereco por la astmuloj kaj alergiuloj, reagemaj je la hejma aŭ papera polvo.

Malavantaĝoj de elektronikaj librolegiloj redakti

  1. Malpli rapida legado (averaĝe je 10%).
  2. Kiel ĉia aparato elektronika, elektronika librolegilo estas fizike pli difektiĝema, ol libro papera.
  3. Elektronika librolegilo bezonas regulan reŝargadon de sia akumulilo.
  4. Iuj verkoj aperas bitlibre kun prokrasto, aŭ tute ne aperas (kvankam ankaŭ la inverso povas okazi).
  5. Iom granda komenca elspezo por aĉeti la legilon (kvankam ĝi senĉese malgrandiĝas).

Aliaj legaparatoj redakti

Ĉia aparato kun sufiĉa komputada povo povas servi kiel «elektronika librolegilo», kondiĉe ke por ĝi ekzistas taŭga programo (bitlibroprezentilo): do, ankaŭ surtabla, teka, plata aŭ poŝa komputilo, poŝtelefono ktp estas uzeblaj kiel bitlibrolegiloj.