Elemér Kopp
KOPP Elemér (kop) estis hungara kemiisto kaj farmakologo naskita en Koloĵvaro la 17-an de aŭgusto 1890 kaj mortinta en Târgu Mureș la 19-an de januaro 1964.
Elemér Kopp | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de aŭgusto 1890 en Kluĵo |
Morto | 19-an de januaro 1964 (73-jaraĝa) en Târgu Mureș |
Tombo | Tombejo Házsongárd |
Okupo | |
Okupo | farmakologo |
Kariero redakti
Kopp akiris diplomon de inĝeniero pri kemio en la Teknikuniversitato de Budapeŝto kaj doktortitolon (1916). Li estis inĝeniero de la sukerfabriko de Bod, poste de 1923 kunlaborinto de la Kuracplanta Eksperimentstacio, pli poste ĝia lasta direktoro. De 1949 li estis estro de Farmakognozia Katedro de OGYI de Târgu Mureș. Li fondis la kuracplantejon de la instituto.
Verkoj redakti
- Farmakognózia I-III. (Mv. 1953), pli poste ties novaj eldonaĵoj kune kun Erzsébet Rácz-Kotilla kaj Károly Csedő (Mv. 1956, 1957).