Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Elisabeth BARBAY, aŭ Elizabet' Barbay, (22an de septembro 1953, Tuluzo, Francio) estas franca esperantistino.

Elisabeth Barbay
Persona informo
vdr

Ŝi esperantistiĝis en Bondy, fine de 1994, pere de la Asocio Bondy Esperanto kaj ŝia unua instruisto estis Jean Marin. Ŝi nun estas prezidantino de tiu asocio. Ŝi ekinstruis Esperanton fine de 1995, ĉefe al infanoj. Iom poste ŝi ekinstruis por plenkreskuloj. Inter 1996 kaj 2015 ŝi instruis Esperanton en lernejoj.

Ŝi kreis la iniciaton FRINGoJ (Festa Renkonto Internacia de Geknaboj), infana renkontiĝo, kiu realiĝis en printempo 2006, 2007, 2008, 2011 kaj 2014. Ŝi estas membro de SAT kaj de SAT-Amikaro, kadre de kiu ŝi kreis ludmaterialon por Esperanto-instruado nomita L'Esperanto, un jeu d'enfants.

Ŝi estas komitatano de Kastelo Greziljono, kiun ŝi konis en 1996.

Ŝi esperantistigis kelkajn kantojn el la franca, ekzemple kanton de Hugues Aufray, nomita Le siècle des enfants, en Esperanto Estonteco por la infanaro.