Elwyn REED (naskiĝinta en 1915; mortinta la 22-an de aŭgusto 1997 en Camarillo, Kalifornio) estis usona esperantisto. Li instruis Esperanton sur militŝipoj kaj, post la milito, al skoltoj. Ekde 1940 li estis membro, de 1950 dumviva membro de UEA kaj ĝia delegito kvardekon da jaroj. En la usona landa asocio ELNA li membris preskaŭ dekomence (1952). Li estis aktiva korespondanto kaj publicisto por Esperanto.